china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Laŭ prognozo nombro de mortintoj en tertremo superos 50 milojn
(GMT+08:00) 2008-05-16 09:29:26

Ĉefministro Wen Jiabao komandas la savadon

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao, komandanta la savadon en Sichuan, diris, ke ĝis la 14-a horo de la 15-a de majo, oni konfirmis, ke 19 509 homoj mortis pro la tertremo en Sichuan, kaj laŭ prognozo la nombro de mortintoj superos 50 milojn, ĉar pli ol 20 000 homoj ankoraŭ estas sub faligitaj konstruaĵoj kaj multaj perdiĝis.

Detruita mezlernejo en la gubernio Wenchuan

Vespere de la 15-a ĉi-monate en vagonaro Wen Jiabao prezidis kunvenon de la komandejo de la Ŝtata Konsilantaro por la savado. Li diris, ke la loko kun la areo de pli ol 100 mil kvadrataj kilometroj estas grave trafita de la tertremo; forteco de la tertremo en Wenchuan superis tiun en Tangshan, 1976; ĝi estas la plej forta tertremo post la fondiĝo de la nova Ĉinio.

Wen Jiabao esprimis, ke oni devas bone efektivigi la savadon per la forto de la tuta lando. Li emfazis, ke savi suferintojn estas la plej grava tasko kaj oni devas intensigi la savadon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040