china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj ĉindevenuloj oferas monon por helpi suferintojn de tertremo
(GMT+08:00) 2008-05-16 11:29:30

La 12-an de majo en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan okazis tertremo de 7,8 gradoj. Tuj post tio ĉindevenuloj, ĉinaj elmigrintoj, ĉinkapitalaj institucioj, ĉinaj ambasadorejoj kaj studentoj en aliaj landoj komencis la monkolektadon por helpi suferintojn de la tertremo.

En la lastaj tagoj societoj de ĉindevenuloj kaj ĉinaj elmigrintoj en Rusio, Italio, Hungario, Filipinoj, Brazilo, Ĉilio, Malajzio kaj aliaj landoj kolektis monon por helpi la suferintojn en Sichuan. Ĉinaj elmigrintoj en Brazilo kolektis ĉirkaŭ milionon da juanoj.

La 14-an de majo en Nov-Jorko kaj Ĉikago societoj de ĉinaj studentoj, ĉindevenuloj kaj ĉinaj elmigrintoj okazigis la monkolektadon. La 17-an ĉi-monate en Velingtono, la ĉefurbo de Nov-Zelando ĉindevenuloj, ĉinaj elmigrintoj kaj studentoj okazigos la vesperon de monkolektado Funebru pri la Mortintoj kaj Preĝu por Suferintoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040