china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Eksterlandaj aŭskultantoj de ĈRI strikte atentas tertremon en Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-16 14:24:32

Post kiam okazis fortega tertremo de 7,8 gradoj en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia en diversaj lokoj de la mondo esprimas simpation al suferintoj de la tertremo kaj funebron al la mortintoj per leteroj aŭ retaj mesaĝoj. Ili esperas, ke la suferintoj kuraĝos fronte al la katastrofo, kaj alvokas helpon de la internacia socio al Ĉinio. Ili kredas, ke la tertremo neniel povas ĝeni la sukcesan okazigon de la olimpikoj.

Niĝeria aŭskultanto Badangida Adamu diris en sia letero, ke li havis animstaton, tre malfacile priskribelan, kiam li vidis, ke pli ol 10 000 homoj mortis; li ne nur konsterniĝis, sed ankaŭ sentis fortan doloron; li kvazaŭ vidu, ke pli kaj pli da intimuloj forpasas.

Chunni Lal Kaivart, prezidanto de Verda Paco, la klubo de aŭskultantoj de ĈRI en Hindio, sendis al ni retan mesaĝon. Li esperas, ke Ĉinio rapide kaj efike traktos la katastrofon same kiel antaŭe.

Iraka aŭskultanto Salim Sraye diris, ke li loĝas en kaosa Irako, tial li profunde sentas doloron el katastrofo, kvankam diferencas la katastrofoj. Li deziras, ke la lokaj popolanoj rapide venku la katastrofon. kiam li vidis, ke pli ol 10 000 homoj mortis,

Alĝera aŭskultanto Abdul Razzed Kassamy diris, ke kompare kun la kruela katastrofo la zorgo de ĉinaj gvidantoj pri la suferintoj tre kortuŝas lin.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040