china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internaciaj organizoj laŭdis ĉinan savan agon
(GMT+08:00) 2008-05-16 16:51:24
Post forta tertremo 7,8 grada en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, en la lastaj tagoj la internacia socio esprimis subtenon al kontraŭkatastrofa kaj prisava klopodado, fare de la ĉinaj registaro kaj popolo. Respondeculoj de iuj internaciaj kaj regionaj organizoj esprimis laŭdon al la ĉina registaro pro ĝia rapida kaj efika prisava laboro.

La 14-an de majo, Stephen Martin, eksperto de Monda Organizo pri Sano pri programoj de malsana regado kaj humanisma krizo, diris intervjuate, ke la ĉina registaro rapide kaj forte faris savadon, tio estas plej grava por redukti infektmalsanan okazon.

La 15-an de majo en Ĝenevo, Mattew Cochrane, oficisto de fako pri katastrofaj prevento kaj trakto sub Internacia Federacio de Ruĝa Kruco kaj Ruĝaj Krescentaj Societoj, diris, ke post la forta tertremo, la ĉina registaro tre rapide agis, ĝustatempe mobilizis armeojn kaj aliajn riĉfontojn, tial venkis multajn malfacilojn kaj efike alprenis serĉajn agojn.

Vespere de la 15-a de majo, Jean Ping, prezidanto de Afrika Unio, publikigis deklaron montrante, ke Afrika Unio esprimas laŭdon kaj subtenon al kontraŭtertrema klopodado de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj esperas, ke vunditoj kiel eble plej frue resaniĝos.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040