china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wen Jiabao reasertis, ke oni neniel malstreĉiĝu en savado
(GMT+08:00) 2008-05-18 16:29:24

La 17-an de majo en Pekino ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis kunvenon de la ĝenerala komandejo por la kontraŭsisma savado. Li reasertis, ke oni neniel malstreĉiĝu en la savado, sed devas savi la vivon per ĉiu ebla rimedo.

Li diris, ke en severe trafitaj lokoj kaj regiono, kiun ĵus atingis savtaĉmentoj, oni devas intensigi la savadon kaj transporti vunditojn aviadile aŭ aŭte al urbaj hospitaloj de Sichuan aŭ aliaj provincoj; oni devas aldoni spertajn medicinajn specialistojn kaj sukurajn aparatojn kaj intensigi la sukuradon en la severe trafitaj kaj malproksimaj lokoj; krome oni devas bone aranĝi la fartadon de lokaj popolanoj, disdoni al ĉiu suferinto 500 gramojn da greno kaj subvencion de 10 juanoj ĉiutage en la venontaj 3 monatoj kaj bone efektivigi la postan traktadon de mortintoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040