china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao prezidis laborkunvenon pri savado en Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-18 16:40:12

Vespere de la 17-a de majo en Chengdu, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, gvidanta la kontraŭsisman savadon en Sichuan, prezidis laborkunvenon de la savado por aŭskulti raporton pri la savado kaj esplori kaj aranĝi la sekvan laboron.

En sia parolo li emfazis, ke la batalo kontraŭ la tertremo restas tre serioza; la tasko estas peniga kaj la tempo urĝas; ĉio ĉi troviĝas en neniel prokrastebla kriza momento; diversnivelaj kompartiaj komitatoj, registaroj kaj diversaj koncernaj departementoj de la centra registaro devas rezolute efektivigi la decidon kaj aranĝon de la centra registaro kaj preni la savadon kiel la plej urĝan taskon. Li montris, ke oni devas rapide serĉi kaj savi popol-amasojn restantajn sub faligitaj konstruaĵoj ŝparante ĉiun minuton kaj ĉiun sekundon, plenforte sukuri vunditojn, bone aranĝi la fartadon de popolanoj suferintaj de la katastrofo per ĉiu ebla rimedo, intensigi la riparadon de bazaj instalaĵoj detruitaj de la tertremo, fari la preparon por la rekonstruado kaj efektive fortigi la gvidadon al la savado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040