china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en fremdaj landoj kaj transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj plue kontribuis monon
(GMT+08:00) 2008-05-18 16:41:56
En la lastaj tagoj, ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj, transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj, ĉinkapitalaj institucioj kaj ĉinaj studentoj en fremdaj landoj plue vigle kontribuis monon al plagitaj lokoj en la ĉina provinco Sichuan por helpi suferantojn.

La 17-an de majo en Ankaro, ĉina ambasadorejo en Turkio kaj turka-ĉina virina amikeca asocio kune okazigis kontraŭkatastrofan bonfaradon kaj monkontribuan aktivadon. Turkaj diversrondaj amikoj kaj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj en Turkio kune monkontribuis pli ol 20 mil turkajn lirojn. Antaŭe, turkaj diversrondaj amikoj kaj la agentejo de Ĉina Nacia Mekanika Import-Eksporta Korporacio en Turkio jam monkontribuis 30 mil usonajn dolarojn al Sichuan.

Ĉina ĝenerala konsulejo en niĝeria ĉefurbo Lagoso konigis, ke ĝis la 17-a de majo, la ĝenerala konsulejo ricevis 5,2 milionojn da juanoj, monkontribuitajn de ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj en Niĝerio kaj lokaj amikoj.

La 17-an de majo, kenja asocio de ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj kaj kenja ĉina ekonomia kaj komerca asocio deklaris, ke ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj, ĉinkapitalaj institucioj kaj ĉinkapitalaj entreprenoj en Kenjo monkontribuis 101 mil usonajn dolarojn por la plagita gubernio Wenchuan.

Cetere, ĉinaj ambasadorejoj, konsulejoj, ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj, ĉinkapitalaj institucioj, ĉinkapitalaj entreprenoj, ĉinaj lernantoj kaj lokaj amikoj en Belgio, Britio, Ekvadoro, Israelo, Kamboĝo kaj Pakistano plue faris monkontribuon al plagitaj lokoj en la ĉina provinco Sichuan.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040