china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Hu Jintao gvidas plu savadon en Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-18 16:47:46

La 17-an de majo, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Militafera Komisiono, venis al la gubernio Wenchuan, troviĝanta en la centro de la tertremo en Sichuan, por observi staton de la katastrofo kaj gvidi la savadon.

En la Beichuan-a Mezlernejo Hu Jintao kuraĝigis armeanojn okupiĝantajn pri la savado, ke ili estu sentimaj pri laceco, batalu senpaŭze kaj faru grandan penon por malpliigi la perdon ĝis la minimumo. Li venis ankaŭ al lokaj fabrikoj, severe trafitaj de la tertremo kaj kuraĝigis laboristojn, ke ili entreprenu la laborojn pri restartigo de produktado kaj rekonstruado de la fabrikoj, bone efektivigante la savadon.

Vespere de tiu ĉi tago en la urbo Chengdu li prezidis kunvenon por aŭskulti raporton pri la savado kaj esplori kaj aranĝi la sekvan laboron. En sia parolo li emfazis, ke la batalo kontraŭ la tertremo restas tre serioza; la tasko estas peniga kaj la tempo urĝas; ĉio ĉi troviĝas en neniel prokrastebla kriza momento; diversnivelaj kompartiaj komitatoj, registaroj kaj diversaj koncernaj departementoj de la centra registaro devas rezolute efektivigi la decidon kaj aranĝon de la centra registaro kaj preni la savadon kiel la plej urĝan taskon. Li montris, ke oni devas rapide serĉi kaj savi popol-amasojn restantajn sub faligitaj konstruaĵoj ŝparante ĉiun minuton kaj ĉiun sekundon, plenforte sukuri vunditojn, bone aranĝi la fartadon de popolanoj suferintaj de la katastrofo per ĉiu ebla rimedo, intensigi la riparadon de bazaj instalaĵoj detruitaj de la tertremo kaj fari la preparon por la rekonstruado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040