china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Monda Organizo por Sano alte taksas ĉinan savadon
(GMT+08:00) 2008-05-19 16:28:39

La 18-an de majo en Ĝenevo, akceptante intervjuon de nia raportisto, sinjorino Margaret Chan, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo por Sano, alte taksis la ĉinan savadon kontraŭ la tertremo kaj elmetis proponon pri la sanitara kaj kontraŭepidemia laboro post la katastrofo.

Ŝi diris: "Mi volas esprimi mian kondolencon kaj simpation al suferintoj de la tertremo en Ĉinio. Mi scias, ke la savado estas tre peniga. La ĉina registaro jam faris grandan klopodon kaj la savado en konvena maniero estas tre efika. Precipe la rapida reago profunde impresis min. La Monda Organizo por Sano volas kompakte kunlabori plu kun Ĉinio kaj liveri helpon al la savado."

Ŝi elmetis proponon pri la kontraŭepidemia laboro post la katastrofo. Ŝi opiniis, ke la alarma mekanismo estas tre grava. Ŝi diris: "Mi kaj oficistoj el la ĉina Ministerio por Sano opinias, ke oni devas bone efektivigi la alarman laboron. El la man-pied-buŝa malsano kaŭzita de la enterviruso 71, kiu aperis lastatempe en Ĉinio, ni povas ricevi spertojn, tio estas la anticipa prevento, ĉar tiamaniere oni povas liveri bonajn cirkonstancojn al medicinaj laborantoj por ke ili regu la epidemion kaj kuracu la malsanon. Mi opinias, ke la epidemio de la enterviruso 71 estas bone subpremita en Ĉinio, tamen mi volas atentigi, ke koncernaj sanitaraj fakoj de Ĉinio devas monitori plu la epidemion."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040