china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio, fremdlandaj ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj kaj amikoj liveris plu helpon al Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-19 16:33:55

Post forta tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco, la internacia socio daŭre espirmas konsolon kaj liveras helpon al la katastrofejo. Ĉinaj elmigrintoj, ĉindevenuloj kaj fremdlandaj amikoj aktive monkontribuas por la katastrofejo.

Sud-afrika prezidento, argentina prezidento, gvajana prezidento, zimbabva prezidento, kanada ĉefministro, deĵora prezidanto de Montegra Prezidantaro esprimis konsolon al ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao. Malajzia ĉefministro, taĝikstana ĉefministro, franca ĉefministro kaj sveda ĉefministro respektive esprimis konsolon al Wen Jiabao.

Lastatempe malajzia registaro decidis liveri 1,5 milionojn da usonaj dolaroj al Ĉinio. La aŭstralia registaro liveris milionon da aŭstraliaj dolaroj pere de Internacia Ruĝa Kruco. La itala registaro liveris 500 milojn da eŭroj kaj materialojn.

Samtempe ĉinaj elmigrintoj, ĉindevenuloj kaj ĉinaj studentoj en Japanio, Francio, Indonezio, Germanio, Islando, Turkio kaj tiel plu kaj ĉina paciprotekta kuraca taĉmento en Kongolo (Kinŝaso) aktive monkonstribuis la katastrofejo.

Laŭ alia raporto, lastatempe fremdlandaj amaskomunikiloj respektive publikigis artikolojn por aprobi la efikan kontraŭkatstrofan laboron fare de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj travideblecon de la raportoj pri tertremo kaj kredas, ke la ĉina popolo kapablas rekonstrui sian hejmlokon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040