La 19-an de majo en la helpa stacio de suferintoj de la tertremo en la urbo Mianyang de la provinco Sichuan ĉina psikhelpa teamo praktikas grandskalan psikhelpon al la suferintoj.
La psikhelpa teamo konsistas el 300 membroj, kiuj venis el la Centro por Morba Regado sub la ĉina Ministerio por Sano kaj aliaj pli ol 10 medicinaj institucioj. Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio praktikas grandskalan psikhelpon al suferintoj de katastrofo. Ili ne nur liveras pesikan helpon al la suferintoj, sed ankaŭ faras interfaron de psika krizo al seriozaj vunditoj kaj orfoj en hospitaloj kaj orfejoj. |