De la lastaj tagoj, diversaj rondoj de Ĉinio daŭre liveras monkontribuon kaj help-materialojn al la trafitaj lokoj de tertremo en la gubernio Wenchuan de Sichuan-provinco, sudokcidente de Ĉinio.
Antaŭtagmeze de la 19-a de majo, la urĝe helpaj materialoj por kontraŭtertremo, aĉetitaj de Ĉina Tutlanda Sindikato, je la kosto de pli ol 10 milionoj da juanoj de renminbi, jam estis senditaj al la trafitaj lokoj de Sichuan. Ĝis la 16-a horo de la sama tago, diversrondaj sindikatoj , laboristoj kaj popolamasoj monkontribuis sume je 214 milionoj da juanoj de renminbi.
Ĝis la 17-a horo de la 19-a de majo, Ĉina Konstrua Banko monkontribuis 70,26 milionojn da juanoj de renminbi al trafitaj lokoj.
Ĝis la 19-a de majo, registaro kaj diversaj rondoj de Aomena Speciala Administra Regiono jam monkontribuis pli ol 120 milionojn da juanoj de renminbi.
Taiwan-aj entreprenoj kaj tanwan-aj samlandanoj en Fujian-provinco, sudoriente de Ĉinio, monkontribuis pli ol 40 milionojn da juanoj de renminbi. |