china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Usono, Rusio, Brazilo kaj aliaj landoj liveris helpon al Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-20 16:04:35
La 20-an de majo laŭ informo el koncernaj fakoj, Usono, Rusio, Brazilo kaj aliaj landoj liveris helpon al plagitaj lokoj de tertremo en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan.

La usona registaro decidis aldoni materialan helpon valorantan je preskaŭ miliono da usonaj dolaroj al plagitaj lokoj. Ĝis nun, la usonaj registaro kaj diversaj rondoj sume kontribuis al la ĉina flanko monon kaj materialojn valorantajn je pli ol 34 milionoj da usonaj dolaroj.

Antaŭtagmeze de la 20-a de majo, per aviadilo rusa kuraca taĉmento atingis Chengdu, la ĉefurbon de la ĉina provinco Sichuan, la aviadilo portis cirkuleblan hospitalon, trafikajn instrumentojn kaj helpajn materialojn. Posttagmeze de tiu tago, alia rusa aviadilo transportos 36 tunojn da humanismaj helpaj materialoj al Chengdu, inkluzive de 7 tunoj da medikamentoj.

La 20-an de majo, Brazilo kaj aliaj 5 latin-amerikaj landoj transdonis al la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj liston pri helpaj materialoj, esprimis funebron al viktimoj de la tertremo en Wenchuan kaj subtenon al ĉina kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro. Interalie, Brazilo liveris 200 mil usonajn dolarojn al Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040