La 20-an de majo en la urbo Chengdu de la ĉina provinco Sichuan, ĉina ministro pri mediprotektado s-ro Zhou Shengxian diris, ke pro akurata preventado, malgraŭ la forta tertremo en Wenchuan de la provinco Sichuan, la civilaj nukleaj instalaĵoj kaj radiofontoj ĉiuj troviĝas en sekura stato.
Intervjuate de raportistoj en oficejo de la laborgrupo de la ĉina Ministerio pri Mediprotektado en la kontraŭkatastrofa fronto en Sichuan, s-ro Zhou Shengxian diris, ke oni jam reprenis 30 el 32 radiofontoj enterigitaj de la tertremo, kaj la lastaj du estos baldaŭ elterigitaj kaj senditaj al sekura loko.
|