china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Politikaj gravuloj iris al ĉinaj ambasadorejoj por funebri pri viktimoj
(GMT+08:00) 2008-05-20 17:02:45

Lastatempe politikaj gravuloj de Koreio, Peruo, Ekvatora Gvineo, Ĉilio, Libano, Mongolio, Kotedivoiro kaj aliaj landoj iris al ĉinaj ambasadorejoj por funebri pri viktimoj de la tertremo en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan.

La 20-an de majo partiaj kaj ŝtataj gvidantoj kaj respondeculoj de koncernaj institucioj de Koreio iris al la ĉina ambasadorejo en Koreio por profunde funebri pri viktimoj de la tertremo. Ili kredas, ke la ĉina popolo certe povas venki la katastrofon kaj rekonstrui la hejmlokon.

Antaŭtagmeze de la 19-a de majo perua prezidento Alan Garcia iris al la ĉina ambasadorejo en Peruo. Skribinte vortojn sur la kondolenca libro, li diris, ke li admiras kaj laŭdas la ĉinan registaron pro ĝia rapida kaj efika savado, kaj li kredas, ke Ĉinio certe povas rapide venki la katastrofon kaj sukcese okazigi la olimpikojn.

Posttagmeze de la 19-a de majo, Ricardo Mangue Obama, ĉefministro de Ekvatora Gvineo, iris al la ĉina ambasadorejo en Ekvatora Gvineo por funebri pri viktimoj de la tertremo kaj esprimi sinceran simpation al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040