china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio funebras pri viktimoj de tertremo en Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-20 17:41:23

De la lastaj tagoj la internacia socio diversmaniere funebras pri viktimoj de la fortega tertremo en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan kune kun la ĉina popolo.

La 19-an de majo ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon iris al sidejo de la ĉina konstanta delegacio en UN por funebri pri viktimoj de la tertremo. Sur la kondolenca libro li skribis: fronte al la granda katastrofo la internacia socio staras ĉe la flanko de la granda ĉina popolo.

En la sama tago Sergei Ordzhonikidze, ĝenerala vicsekretario de UN, direktoro de la agentejo de UN en Ĝenevo, iris al la kondolenca salono, aranĝita en sidejo de la ĉina delegacio en Ĝenevo, por funebri pri viktimoj de la tertremo. Li diris, ke li esperas, ke la ĉina popolo rapide liberiĝu el la katastrofo kaj venku la katastrofon same kiel antaŭe.

Tiutage en la inaŭguro de la 61-a Monda Asembleo por Sano en Ĝenevo, reprezentantoj de 193 membrolandoj de la Monda Organizo por Sano stariĝis kaj silentis dum unu minuto por funebri pri viktimoj de la tertremo en Ĉinio kaj tiuj de la fortega tropika ŝtormo en Birmo.

Je 28 minutoj de la 14-a horo de la 19-a de majo, laŭ la pekina tempo, Koreio sonigis kontraŭaeratakajn alarmojn por funebri pri viktimoj de la tertremo same kiel la ĉina popolo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040