china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Ĉinaj diversnivelaj registaroj sume investis kontraŭkatastrofan kaj prisavan kapitalon je 1,1727 miliardoj da juanoj
(GMT+08:00) 2008-05-20 18:16:17
La 20-an de majo, laŭ informo el gazetara konferenco, okazigita de novaĵ-oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, ĝis la 14-a horo de la 20-a de majo, ĉinaj diversnivelaj registaroj sume investis kapitalon je 1,1727 miliardoj da juanoj por kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro.

Ĝis la 12-a horo de la 20-a de majo, pro la 8-a-grada tertremo en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, mortis 34 074 homoj en Sichuan, Ganshu, Shaan'xi, Chongqing, Yunnan, Hubei, Henan, Guizhou kaj Hunan, vundiĝis pli ol 240 mil homoj. Ĝis la 24-a horo de la 19-a de majo, pli ol 360 homoj estis savitaj kaj translokigitaj.

Laŭ raporto de la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, ĝis la 13-a horo de la 20-a de majo, Ĉinio ricevis monon kaj materialojn, kontribuitajn el sociaj diversaj rondoj, valorantajn je pli ol 13,9 miliardoj da juanoj, interalie monkontribuo superis 12,5 miliardojn da juanoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040