china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio konfirmis manieron sepulti kadavrojn de viktimoj
(GMT+08:00) 2008-05-20 19:16:00

Lastatempe ĉinaj ministerioj pri civilaj aferoj, publika sekureco kaj sano kune ellaboris la opinion pri sepulto de kadavroj de viktimoj de la tertremo.

La tri ministerioj postulas, ke oni rapide enterigu aŭ kremaciu kadavrojn, identigitajn kaj rekonitajn de familianoj, kaj senprokraste enterigu aŭ kremaciu tiujn, ne identigitajn nek rekonitajn de familianoj, farinte numerojn, registradojn, fotojn kaj DNA-testojn, kies dokumentoj estos konservataj de departementoj pri publika sekureco; kaj la ĉina asocio pri entombigo faru antisepsan traktadon al kadavroj de la viktimoj, kiuj estas identigitaj fremdlandanoj, kaj la aferoj pri identigo, rekono kaj transportado de tiuj ĉi kadavroj estu plenumata laŭ koncerna regularo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040