china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fremdlandaj politikaj gravuloj aktive taksis ĉinan kontraŭkatastrofan kaj prisavan laboron
(GMT+08:00) 2008-05-21 16:49:40
En la lastaj tagoj, iuj fremdlandaj politikaj gravuloj esprimis simpation kaj konsolon al la ĉina popolo ĉar fortega tertremo en Wenchuan kaŭzis gravajn morton kaj vundon kaj posedaĵan perdon, kaj donis pozitivan takson al ĉina kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro.

La 19-an de majo, en sia intervidiĝo kun vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Li Wuwei, egipta prezidento Muhammed Hosni Mubarak diris, ke la egipta flanko esprimas admiron al la ĉina registaro.

La 20-an de majo, prezidanto de japana Senato Satsuki Eda diris al raportisto, ke la japanaj registaro kaj popolo esprimas simpation al la ĉina popolo, volas liveri necesan helpon al Ĉinio por kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro.

Ankaŭ gabona ĉefministro Jean Eyeghe Ndong, vjetnama gvidanto Phung Quang Thanh, aŭstralia ministro pri eksteraj aferoj Stephen Smith, nov-zelanda ministro pri komerco Phil Goff kaj komerca komisionano de Eŭropa Unio Peter Mandelson sinsekve donis pozitivan takson al ĉina kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040