china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio efektivigos portempan subvenciadon al plagitoj de tertremo en Wenchuan
(GMT+08:00) 2008-05-21 16:57:11

Kaŭze de la fortega tertremo okazinta en Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, pli ol 5 milionoj da homoj perdis loĝdomojn, sekve Ĉinio efektivigos la portempan subvenciadon al la plagitoj.

Laŭ informo el la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj la 21-an de majo, la ministerio donos helpadon al la vivteno de plagitoj en la provincoj Sichuan, Shanxi, Gansu, Yunnan kaj la municipo Chongqing. La pokapa subvencio ĉiutage estas dek juanoj kaj 500 gramoj da greno. La pokapa subvencio al la orfoj, senparencaj maljunuloj kaj handikapuloj ĉiumonate estas 600 juanoj de renminbi. La subvenciado daŭros tri monatojn.

Ĝis la 18-a horo de la 20-a de majo, en la fortega tertremo de Wenchuan jam mortis 40,075 homoj kaj vundiĝis pli ol 240 mil. Nuntempe la plagitaj lokoj urĝe bezonas tendojn por aranĝi plagitojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040