De la lastaj tagoj, Jordanio, Italio, Ukrajnio, Japanio kaj Germanio respektive liveris materialan kaj kuracan helpojn al la tertreme plagitaj lokoj de Wenchuan en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.
Frumatene de la 21-a de majo, kontraŭkatastrofaj materialoj liveritaj de Jordanio estis aviadile transportitaj al aerodromo de Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan.
Laŭ informo el la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Italio liveris al Ĉinio milionon da eŭroj kaj materialojn valorantajn je 150 eŭroj.
La unua kvanto da kontraŭkatastrofaj materialoj liveritaj de Ukrajnio al Ĉinio atingis Chengdu en la 21-a de majo.
Vespere de la 20-a de majo, la japana kuraca taĉmento konsistanta el 23 fakuloj atingis Chengdu, kunportante 5 tunojn da kuracaj aparatoj.
Vespere de la 19-a de majo, la unua internacia kampa kuractaĉmento konsistanta el dekkelkaj germanaj fakuloj jam atingis Sichuan.
La 21-an de majo en Pekino, en la nomo de UN, s-ro Khalid Malik, mediaciisto de UN, donacis 8 milionojn da usonaj dolaroj al la tertreme plagitaj lokoj de Sichuan. |