china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Politikaj gravuloj de multaj landoj funebris pri viktimoj de tertremo
(GMT+08:00) 2008-05-22 16:22:52

En la 21-a kaj la 22-a de majo en ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj, politikaj gravuloj de iuj landoj funebris pri viktimoj de tretremo en Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan.

La 22-an de majo en la ĉina ambasadorejo en Filipinoj, prezidanto de filipina Senato Manuel Villar funebris pri viktimoj de la tertremo.

La 21-an de majo en la ĉina ambasadorejo en Kubo, prezidanto de kuba Ŝtata Konsilio Raul Castro per silento funebris pri viktimoj. Poste en funebra notlibro, li skribis, ke li esprimas doloran funebron pri viktimoj de la tertremo en Wenchuan, kaj "en la nomo de la kuba popolo kaj Fidel Castro, li esprimas sinceran konsolon al familianoj de viktimoj, la ĉina popolo, la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro."

La 21-an de majo en la ĉina ambasadorejo en Niĝerio, niĝeria prezidento Umaru Musa Yar'adua kaj lia edzino per silento funebris pri viktimoj. Umaru Musa Yar'adua deklaris liveri 2 milionojn da usonaj dolaroj al Ĉinio.

La 21-an de majo, ankaŭ islanda ministrino pri eksteraj aferoj Ingibjorg Solrun Gisladottir, hungara ĉefministro Gyurcsany Ferenc, ĉeĥa ĉefministro Mirek Topolanek kaj brazila vicprezidento Jose Alencar kaj prezidanto de brazila Ĉambro de Reprezentantoj Arlindo Chinaglia funebris pri viktimoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040