china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉiuflanke iras sen-danĝeriga traktado de animaloj en tertreme plagitaj lokoj
(GMT+08:00) 2008-05-22 16:31:10
Laŭ informo de la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao la 22-an de majo, ĉiuflanke iras la sen-danĝeriga traktado de animaloj en la tertreme plagitaj lokoj de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, ĝis nun oni jam traktis proksimume 10 milionojn da brutoj kaj kortbirdoj.

Nuntempe pli ol dekmil profesiaj imunigaj laborantoj faras kontroladon en la tertreme plagitaj lokoj. Ĉina agrikultura ministro Sun Zhengcai, kiu gvidas tie la agrikulturan kontraŭkatastrofan batalon, diris, ke imunigo estas la plej grava tasko en la batalo, kaj diversnivelaj agrikulturaj departementoj devas helpi al kamparanoj de la plagitaj lokoj fari la urĝan rikoltadon kaj urĝan plantadon por plenforte restarigi tiean produktadon.

Laŭ informo, ĝis nun ne estas raporto pri epidemio de grava infekt-malsano kaj abrupta publik-higiena evento.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040