china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj kontribuas plu monon kaj materialojn
(GMT+08:00) 2008-05-22 17:04:09
Post la 8-grada fortega tertremo en Wenchuan, funebrante pri viktimoj, transmaraj ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj, laborantoj de ĉinkapitalaj institucioj kaj ĉinaj lernantoj aktive kontribuas plu monon kaj materialojn. Ankaŭ internaciaj amikoj subtenas kaj kunlaboras kun ili.

Sciinte, ke nun plagitaj lokoj urĝe bezonas tendojn, per monkontribuo la ĉinaj ambasadorejo en Nederlando, ĝenerala konsulejo en Zuriko kaj la ĉina ambasadorejo en Meksikio sinsekve aĉetis tendojn por plagitaj lokoj.

En la lastaj tagoj, ankaŭ ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj, ĉinaj lernantoj kaj delegitoj de ĉinkapitalaj institucioj en Usono, Finnlando, Hungario kaj aliaj landoj sinsekve venis al ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj kaj kontribuis monon kaj materialojn al plagitaj lokoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040