china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio daŭre liveras helpon al tertreme plagitaj lokoj de Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-23 16:35:31
La 22-an de majo, la internacia socio daŭre mon-kontribuis kaj liveris materialojn al la tertreme plagitaj lokoj de la ĉina provinco Sichuan, farante la helpon al kontraŭkatastrofa kaj rekonstrua laboroj.

La argentina Ministerio pri Eksteraj Aferoj proklamis, ke Argentino jam sendas al Ĉinio la unuan kvanton da helpaj materialoj, kaj ankaŭ la dua kvanto da humanismaj helpaj materialoj estas preta. Germana frajt-aviadilo portanta du sav-laborantojn kaj grandan kvanton da kuracaj materialoj flugas al Ĉinio. La pakistana registaro decidis aldone liveri al Ĉinio 10 mil tendojn, per tio Pakistano donacis al Ĉinio sume 22 260 tendojn.

En la sama tago, usonaj helpaj materialoj valorantaj je 815 mil usonaj dolaroj atingis Chengdu, ĉefurbon de la provinco Sichuan. Ankaŭ 23-tunaj helpaj materialoj liveritaj de Turkmenstano al Ĉinio atingis Lanzhou, ĉefurbon de la provinco Gansu. Ĉiuj tiuj materialoj estas urĝe bezonataj de popolamasoj en la tertreme plagitaj lokoj.

En la sama tago, Aŭstralio kontribuis 100 mil aŭstraliajn dolarojn al plagitaj lokoj, kaj Maŭrujo decidis kontribui 200 mil usonajn dolarojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040