china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pro fortega tertremo de ĉina provinco Sichuan mortis 55 239 homoj
(GMT+08:00) 2008-05-23 16:36:54
La 23-an de majo en Pekino, s-ro Li Chengyun, vicestro de la ĉina provinco Sichuan, diris, ke ĝis la 19-a horo de la 22-a de majo, la fortega tertremo okazinta en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan jam kaŭzis la morton de 55 239 homoj, vundiĝon de 281 066 homoj kaj perdiĝon de 24 949 homoj.

En la gazetara konferenco kunvokita de novaĵ-oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro en la sama tago, s-ro Li Chengyun diris, ke pli ol 140 mil sav-laborantoj kaj proksimume 50 mil urĝsavaj medicinistoj faras savadon kaj helpadon en la tertreme plagitaj lokoj, kaj ili elsavis 80 mil homojn el ruinoj.

Laŭ nekompleta statistiko, pli ol 10 milionoj da domoj estis detruitaj de la tertremo, kaj milionoj da homoj perdis loĝejojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040