china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Nombro de viktimoj de tertremo en Sichuan atingis 55 740
(GMT+08:00) 2008-05-23 17:40:34
Ĝis la 12-a horo de la 23-a de majo, la fortega tertremo en Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan kaŭzis la morton de 55 740 homoj, kaj pli ol 11, 36 milionoj da homoj estis urĝe translokitaj.

Pro la tertremo, vundiĝis pli ol 290 mil homoj kaj perdiĝis 24 960 homoj. Ĉinio jam ricevis en- kaj ekster-landajn kontribuojn je pli ol 24, 6 miliardoj da juanoj de renminbi.

Pli ol 28 300 homoj nun restas en hospitaloj por esti kuracataj, kaj la nombro de kuracaj kaj higienaj laborantoj en la tertreme plagitaj lokoj speris 86 500.

Ĝis la 14-a de la 23-a de majo, diversnivelaj registaroj de Ĉinio liveris la kontraŭkatastrofan kapitalon je pli ol 14, 6 miliardoj da juanoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040