china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Hu Jintao intervidiĝis kun reprezentantoj de rusa savtaĉmento
(GMT+08:00) 2008-05-24 16:34:56

Vespere de la 23-a de majo en la Popola Halo, akompanate de rusa prezidento Dmitry Medvedev, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun reprezentantoj de la rusa savtaĉmento por la kontraŭtertrema savado en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan.

Hu Jintao diris, ke la rusa savtaĉmento plenforte sin ĵetis en la savadon spite al malfacilo kaj danĝero kaj savis unu ĉinan virinon, kiu restis sub faligitaj konstruaĵoj dum 127 horoj; ago de la rusa savtaĉmento manifestas ne nur la grandan humanisman spiriton, sed ankaŭ la amikan senton de la rusa popolo al la ĉina popolo. Hu Jintao esprimis al ili dankon reprezentante la ĉinan popolon.

Reprezentanto de la rusa savtaĉmento diris, ke la akcepto de prezidanto Hu Jintao estas la plej alta takso por la rusa savtaĉmento, kaj pro tio ili sentas grandan honoron. La rusa savtaĉmento esprimis simpation al la ĉina popolo pro la granda perdo en la tertremo kaj dankon al popolanoj en la loko trafita de la tertremo pro ilia helpo al la savado kaj deziris, ke la amikeco inter la du popoloj daŭru eterne.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040