china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

13-a kunveno de ĉefkomandejo de kontraŭtertrema savado sub ĉina Ŝtata Konsilantaro
(GMT+08:00) 2008-05-24 16:35:43

Vespere de la 23-a de majo en vagonaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis la 13-an kunvenon de la ĉefkomandejo de la kontraŭtertrema savado sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro. En la kunveno oni esploris kaj dispoziciis la sanitarajn kaj kontraŭepidemiajn laborojn kaj decidis fondi grupon por projektado de la posttertrema rekonstruado.

La kunveno rimarkigis, ke garantii neniun aperon de granda epidemio post la katastrofo estas la urĝa tasko, tial oni devas meti ĝin sur la reliefan lokon, kaj por bone efektivigi tiun ĉi taskon oni devas kapti 4 ĉefajn punktojn: garantii sufiĉajn teknikistojn kaj kontrolistojn por la preventado de epidemio; garantii medikamentojn necesajn al la preventado; detranĉi la poluaĵan fonton kaj preventi disvastiĝon de la poluo; garantii sekurecon de trinkakvo kaj manĝaĵoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040