china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Neniu grava epidemio aŭ sanitara krizo okazis en loko trafita de tertremo
(GMT+08:00) 2008-05-24 16:36:46

Raportisto informiĝis de la ĉina Ministerio por Sano, ke la 23-an de majo la ministerio sendis sanitaran kaj kontraŭepidemian teamon konsistantan el 97 membroj al la loko trafita de la tertremo en Sichuan. Ĝis nun neniu grava epidemio aŭ sanitara krizo okazis en la trafita loko.

Ĝis la 12-a horo de la 23-a de majo la provinco Sichuan sendis al la trafita loko 50 667 medicinajn personojn; la ĉina Ministerio por Sano sendis al la loko 8 589 laborantojn por kuracado, preventado kaj sanitara kontrolado; la armeo kaj aliaj departementoj sendis al la loko teamojn konsistantajn el 27 261 laborantoj por la kuracado kaj la preventado de epidemio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040