china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iuj landoj kaj internaciaj organizoj liveras helpajn materialojn al Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-24 16:47:22

La 23-an de majo registaroj de Pakistano, Senegalio, Portugalio, Hispanio, Montenegro, kaj unu usona neregistara helporganizo liveris plu al Ĉinio helpajn materialojn.

La 23-an de majo la pakistana registaro liveris plu 2 239 tendojn al Ĉinio. Kelkaj ĉinkapitalaj kompanioj tenantaj kompaktan kunlaboron kun Pakistano ĉartis aviadilon por helpi al la pakistana flanko transporti la tendojn al Ĉinio. Tio estas la 4-a fojo, ke Pakistano liveras helpajn materialojn al la loko trafita de la tertremo en Ĉinio.

La saman tagon, Abdoulaye Diop, ŝtatafera ministro kaj ekonomia kaj financa ministro de Senegalio, oferis 500 000 usonajn dolarojn al Ĉinio, reprezentante la senegalan registaron kaj la senegalan popolon.

Posttagmeze de la 23-a de majo la portugala registaro liveris al Ĉinio materialojn je la kosto de 100 000 eŭroj.

La 23-an de majo la sekcio por internacia kunlaboro sub la hispana Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis la deklaron, ke 82 tendoj, liveritaj de la hispana registaro al Ĉinio, estas transportataj per aviadilo de la Ĉina Internacia Aviada Kompanio rekte al Chengdu, ĉefurbo de la ĉina provinco Sichuan.

En la sama tago la montenegra registaro liveris al Ĉinio materialojn je la kosto de 300 000 eŭroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040