china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

60 560 viktimoj en tertremo en Wenchuan
(GMT+08:00) 2008-05-25 16:22:31
Laŭ raporto de la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, ĝis la 12-a horo de la 24-a de majo pro la tertremo en Wenchuan de la provinco Sichuan, mortis 60 560 homoj, perdiĝis 26 221.

La 24-an de majo, la Novaĵ-Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro anoncis rajtigite de la Ĝenerala Komandejo kontraŭ Tertremo sub la Ŝtata Konsilantaro:

Laŭ raporto de la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, ĝis la 12-a horo de la 24-a de majo la mono kaj materialoj kontribuitaj en- kaj ekster-lande superis 26,1 miliardojn da juanoj de renminbi.

Laŭ raporto de la Ministerio pri Sano, ĝis la 12-a horo de la 24-a de majo, pli ol 75 000 homoj estis kuracataj en hospitaloj pro tertremo, ankoraŭ pli ol 23 800 homoj estas kuracataj en hospitaloj.

Laŭ raporto de la Ministerio pri Financo diversnivelaj registaroj investis kapitalon je pli ol 15,1 miliardoj da juanoj kontraŭ tertremo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040