china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Suferintoj vivos normalan vivon en tri monatoj
(GMT+08:00) 2008-05-25 19:48:40
La 24-an de majo ĉina ĉefministro Wen Jiabao donis konsolon al la popolanoj plagitaj de tertremo en Sichuan. Li diris, ke daŭrigante savadon, oni devas meti aranĝon de la suferintoj kaj postkatastrofan rekonstruadon sur elstaran lokon kaj klopodi por ke dum tri monatoj la aranĝo de la plagitaj lokoj estu en ordo kaj la suferintoj vivu normalan vivon.

En la urbeto Yingxiu de la gubernio Wenchuan, centro de la fortega tertremo, Wen Jiabao intervidiĝis kun ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-Moon, kiu alvenis fari esploradon. Wen Jiabao diris, ke post la tertremo diversaj landoj kaj UN liveras al Ĉinio urĝan helpon. La ĉinaj registaro kaj popolo esprimas elkoran dankon pro tio. La ĉina popolo firme konvinkiĝas, ke subtenate kaj helpate de la internacia socio ni certe gajnos venkon de savado kontraŭ tertremo.

Ban Ki-Moon diris, ke UN volontas plenforte liveri plu ĉiujn eblajn subtenojn kaj helpojn.

En la sama tago Wen Jiabao vizitis respektive membrojn de kuractaĉmentoj de Kubo kaj Japanio. Li esprimis dankon al ili kaj iliaj landoj.

Vespere, en Chengdu, Wen Jiabao prezidis laborkunvenon pri savado kontraŭ tertremo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040