china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Komentisto de Renmin Ribao laŭdis volontulojn en kontraŭkatastrofa batalo
(GMT+08:00) 2008-05-26 09:39:16
La 26-an de majo, la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis artikolon de komentisto, kiu laŭdis volontulojn servantajn en la kontraŭkatastrofa batalo.

La artikolo diras, ke laŭ nekompleta statistiko, de la lastaj dekkelkaj tagoj, la nombro de volontuloj, kiuj partoprenas en la kontraŭtertrema savado, jam superis 200 mil.

La artikolo montras, ke la zorgado, flegado kaj senegoisma oferado de la volontuloj al la plagitaj samlandanoj manifestis, ke ili heredas la bonan tradicion de la ĉina nacio kaj disvolvas la helpeman spiriton de la epoko.

Forte disvastigante la spiriton de volontuloj, nia socio certe fariĝos ankoraŭ pli amika kaj harmonia, nia lando ankoraŭ pli prospera kaj potenca, kaj nia nacio ankoraŭ pli civilizacia kaj progresa.

Per sia nobla konduto, la volontuloj elmontras la novan fizionomion de la ĉina popolo, kaj injektas novan spiritan forton al la ĉina moderniga konstruado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040