china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj refoje elkore dankas landojn, organizojn kaj personojn pro ilia subteno kaj helpo al Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-28 10:45:45
La 27-an de majo en regula gazetara konferenco en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Qin Gang esprimis, ke la ministerio refoje elkore dankas landojn, organizojn kaj personojn pro ilia subteno kaj helpo al Ĉinio.

Qin Gang diris, ke laŭ statistiko de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, registaroj kaj popolorganizoj de 155 landoj kaj pli ol dek internaciaj kaj regionaj organizoj esprimis al la ĉina flanko monkontribuan volon, la totala sumo proksimiĝis al 1,9 miliardoj da juanoj. Cetere, ankaŭ registaroj kaj popolorganizoj de 54 landoj esprimis al la ĉina flanko volon pri kontribuo de materialoj, la totala sumo estas preskaŭ 524 milionoj da juanoj. Pri tendoj, fremdaj landoj promesis kontribui preskaŭ 210 mil tendojn, nun jam 47,9 mil tendoj jam estis transportitaj al plagitaj lokoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040