china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wu Banguo: savado kontraŭ tertremo devas insisti pri popol-orientiĝo
(GMT+08:00) 2008-05-30 11:02:34

Antaŭ nelonge, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, iris al lokoj trafitaj de la tertremo en la provinco Sichuan. Li emfazis, ke la savado kontraŭ tertremo devas insisti pri popol-orientiĝo.

De la 26-a ĝis la 28-a de majo Wu Bangguo iris al trafitaj lokoj por esplori staton de la katastrofo, konsoli suferintojn kaj savantojn kaj gvidi la savadon. Li postulis, ke koncernaj departementoj starigu kontraŭepidemian sistemon en diversaj lokoj trafitaj de la tertremo, rigore efektivigu la sistemon pri monitorado kaj raportado de epidemio, strikte preventu sekundarajn katastrofojn, precipe forigu danĝerojn de obstaklitaj lagoj kaj akvorezervejoj, ellaboru kontraŭkrizan projekton kaj samtempe prenu efikajn rimedojn por aranĝi portempan loĝadon de suferintoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040