china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina registaro kunvenis por bone administri kontribuitajn monon kaj materialojn
(GMT+08:00) 2008-05-31 16:55:10
La 30an de majo en Pekino, ĉina ĉefministro kaj ĝenerala komandanto de la ĉina kontraŭkatastrofa ĉefstabejo Wen Jiabao prezidis kunvenon de la ĉefstabejo. La ĉeestantoj de la kunveno esploris pri bona administrado de la mono kaj materialoj kontribuitaj al la kontraŭtertrema savado, kaj pri distribuado kaj uzado de tiuj mono kaj materialoj.

La kunveno montris, ke en administrado de la kontribuitaj mono kaj materialoj, necesas sekvi la principon:"memvolonte kontribuu, speciala mono estu uzata por speciala celo, unuece projektu kaj plifortigu superrigardon", celante garantii, ke la kontribuitaj mono kaj materialoj estu tute uzataj por la kontraŭtertrema savado kaj por rekonstruado.

La kunveno emfazis, ke en la distribuado de la kontraŭkatastrofaj materialoj, oni devas garantii publikecon, egalecon kaj justecon, protekti la bazajn rajtojn kaj interesojn de la plagitaj popolanoj, kaj garantii provizadon kaj eviti malŝparon de la kontraŭkatastrofaj materialoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040