china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Necesas dependi de scienco kaj tekniko por realigi sciencan kontraŭtertrema savado
(GMT+08:00) 2008-05-31 16:56:16
Antaŭ nelonge, Hui Liangyu, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina vicĉefministro kaj vic-komandoro de la ĉefstabejo de la ĉina kontraŭtertrema savado, emfazis, ke registaroj kaj koncernaj departementoj de la tertreme plagitaj lokoj devas akcepti opiniojn de specialistoj, observi la objektivan regulon kaj dependi de avangardaj scienco kaj tekniko por realigi sciencan kontraŭtertreman savadon.

En la kunveno pri kontraŭtertrema savado okazinta en Sichuan antaŭtage, Hui Liangyu aŭskultis proponojn de specialista komisiono pri tertremo en Wenchuan de la provinco Sichuan. Li emfazis, ke la kontraŭkatastrofa tasko estas tre peniga, oni devas akcepti proponojn de specialistoj en diversaj flankoj kaj realigi la sciencan kontraŭtertreman savadon.

La 30-an de majo, Hui Liangyu vizitis kadrojn kaj oficistojn de la civil-afera departemento de la provinco Sichuan kaj diris, ke en la sekvanta periodo, diversnivelaj civil-aferaj departementoj devas bone aranĝi la plagitojn, serioze solvi la problemojn pri manĝo, trinkakvo, vesto kaj provizora loĝejo por ili.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040