Post la fortega tertremo okazinta en Wenchuan la 12-an de majo, en "Amoplena Hejmo" instalita en la ekonomia ekspluata zono de la urbo Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, oni aranĝis pli ol 700 plagitojn el Qingchuan, Wenchuan, Deyang kaj Dujiangyan, kaj inter ili troviĝas pli ol cent infanoj kaj adoleskantoj. Zorgate de diversaj socirondoj, ili renkontis la eksterordinaran infanan tagon.
En la "Amoplena Hejmo", la infanoj jam restarigis la lecionadon en la 26-a de majo. Por ke la infanoj ĝoje pasigu la feston, oni sendis al ili donacaĵojn, kiaj librosaketoj, vestoj, manĝaĵoj ktp.
La "Amoplena Hejmo" ankaŭ preparis specialan festan programeron. En la 1-a de junio, la infanoj povas rekte telefoni kun ĉina fama korbopilka stelo Yao Ming, kiu nun estas en Usono.
Kiam la infanoj sciis pri tio, ili estas ege ĝojaj. |