En la lastaj tagoj, agrikulturaj kaj akvoutiligaj departementoj kaj plagitaj kamparanoj de tertreme plagitaj regionoj aktive faras memsavadon de produktado.
Rilate al manko de akvo en plagitaj lokoj de Sichuan-provinco, la Agrikultura Ministerio kontaktiĝis kun pli ol 20 grandaj semaj entreprenoj kaj urĝe liveris al plagitaj lokoj de la provinco Sichuan pli ol 10 milionojn da kilogramoj da hibridaj maizaj semoj kun pli ol 40 specoj kaj 500 mil kilogramojn da legomaj semoj.
Nun agrikulturaj departementoj de plagitaj lokoj sendis 5 500 trupojn por helpi kamparanojn fari rikoltadon kaj plugadon.
La forta tertremo serioze detruis irigacian inĝenieriaĵon de Sichuan, Chongqing, Gansu kaj Shaanxi. Post urĝa riparado de akvoutiligaj departementoj, jam restariĝis akvoprovizado de 80% de irigaciata areo de diversaj plagitaj provincoj kaj municipo. |