china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pli ol 10 mil vunditoj el tertreme plagitaj lokoj de Sichuan estas kuracataj en aliaj lokoj
(GMT+08:00) 2008-06-02 16:21:28
Ĝis la 31-a de majo, pli ol 10 mil vunditoj el la tertreme plagitaj lokoj de la ĉina provinco Sichuan estis trans-senditaj al 20 provincoj, aŭtonoma regiono kaj municipoj de Ĉinio por ricevi kuracadon.

Intervjuate la 2-an de junio, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Sano s-ro Mao Qun'an diris, ke por redukti premon de la provinco Sichuan en kuracado de vunditoj, de la 17-a ĝis la 31-a de majo, oni trans-sendis tertremajn vunditojn al pli ol 340 hospitaloj de la tuta lando.

S-ro Mao Quan'an diris ankaŭ, ke tio celas maksimume plibonigi kuracajn kondiĉojn por tertremaj vunditoj, redukti la kuracan premon de la provinco Sichuan, kaj krei utilajn kondiĉojn por rekonstruado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040