china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Infanoj el lokoj trafitaj de tertremo akceptas psikan kuracadon
(GMT+08:00) 2008-06-03 16:40:57

Posttagmeze de la 2-a de junio, akompanate de 16 instruistoj, 89 infanoj el lokoj trafitaj de la tertremo en la provinco Sichuan atingis la urbon Sanya de la ĉina suda provinco Hainan kaj komencis la 15-tagan animkaresan vojaĝon.

La provinco Hainan havas belajn pejzaĝojn. Rusaj infanoj vunditaj en la ostaĝo-evento de Beslan akceptis kuracadon dum la konvalesko en tiu ĉi provinco. Por ke infanoj el la trafitaj lokoj rapide sin liberigu el la ombro de la katastrofo, koncernaj departementoj de la provinco faris la aranĝon. Dum la restado en Hainan la infanoj vizitos vidindajn lokojn kaj akceptos helpon de psikologoj.

Laŭ raporto de la rusa novaĵ-agentejo ITAR-TASS, la 16-an de tiu ĉi monato 20 infanoj el lokoj trafitaj de la tertremo en la ĉina provinco Sichuan atingos la rusan ŝtaton Chelyabinsk por konvaleski. Tiuj ĉi infanoj ekskursos al historiaj restaĵoj, ĝuos naturajn pejzaĝojn kaj vizitos centron de la urbo Chelyabinsk.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040