china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao telefone interparolis kun saudi-arabia reĝo
(GMT+08:00) 2008-06-07 17:47:58

Vespere de la 6-a de junio ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao telefone interparolis kun saudi-arabia reĝo Abdullah Bin Abdul-Aziz.

Hu Jintao diris, ke okaze de la fortega tertermo en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, lia reĝo moŝto esprimis simpation kaj konsolon al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj rapide liveris helpon al lokoj trafitaj de la tertremo. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, precipe suferintoj de la tertremo, Hu Jintao esprimis koran dankon al la reĝo kaj ankaŭ la saudi-arabia registaro kaj la popolo.

Abdullah Bin Abdul-Aziz diris, ke la saudi-arabia popolo tenas profundan amikecon kaj altan estimon al la ĉina popolo; Saudi-Arabio liveris la subtenon kaj helpon al Ĉinio pro la firma amikeco inter la du popoloj. Li deziris, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo rapide venku la katastrofon kaj rekonstruu belan hejmlokon.

Hu Jintao alte taksis altan atenton de la reĝo pri la rilatoj inter la du landoj kaj liajn gravajn konstribuojn por disvolvo de la interrilatoj. Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio ĉiam rigardas Saudi-Arabion kiel sinceran kaj fidelan amikon kaj partneron kaj volas kun Saudi-Arabio kune klopodi por senĉese intensigi la reciprokutilan kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi la strategiajn amikajn kunlaborajn rilatojn inter la du landoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040