![]( /mmsource/images/2008/06/07/lago1.jpg)
Raportisto informiĝis de la komanda centro pri danĝerelimino de la obstaklita lago ĉe Tangjiashan, ke la 7-an de junio je 8 minutoj post la 7-a horo la lago komencis ellasi akvon tra fosita kanalo. Tio estas natura ellaso de la superfluo, tial la flukvanto ne estas granda, tamen la akvonivelo altiĝas plu. Ĝis la tagmezo de la 7-a de junio la akvokvanto de la lago atingis 229,5 milionojn da kubaj metroj, pli multe je 13,5 milionoj ol plifrue.
![]( /mmsource/images/2008/06/07/lago2.jpg)
Por eviti digorompiĝon pli ol 200 miloj da loĝantoj en la malsupra baseno de la lago estas evakuitaj al sekuraj lokoj. Savantoj fosis kanalon longan je pli ol 400 metroj por libera ellaso de la akvo. |