La 10-an de junio, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Sano Mao Qun'an diris, ke ĝis nun en plagitaj lokoj de la ĉina provinco Sichuan, ne okazis grava epidemio de infekta malsano kaj subita publika higiena afero.
Tiutage en gazetara konferenco en Pekino, Mao Qun'an konigis, ke post la tertremo en Wenchuan en la 12-a de majo, ĉinaj koncernaj fakoj sendis al plagitaj lokoj de Sichuan pli ol dekmil personojn pri kuracado, imunigo kaj kontrolado. Nun baze finiĝis grandskala urĝe kuraca kaj sava laboro kaj ĉiuflanke disvolviĝas diversaj laboroj de higienaj imunigo kaj kuracado. |