![]( /mmsource/images/2008/06/11/tang1.jpg) Preskaŭ je la 17-a horo de la 10-a de junio, alteco de la inundodisiga trogo de lago en Tangjiashan atingis anticipan altecon, sekretario de sichuan-a provinca partikomitato Liu Qibao diris en komandejo pri savado, ke jam sukcesis la sava laboro de inundodisigo de lago en Tangjiashan formita de montdekliva glitado pro tertremo.
![]( /mmsource/images/2008/06/11/tang2.jpg)
Specialistoj de la komandejo diris, ke nun alteco de la inundodisiga trogo de lago en Tangjiashan atingis anticipan altecon, kapacito de la lago en Tangjiashan malpliiĝos de 250 milionoj da kubmetroj ĝis 120 milionoj da kubmetroj, grande malpliiĝos minaco al malsupra baseno kaj la nombro de homoj, kiuj alfrontas danĝeron de diga rompiĝo, malpliiĝos de 1,3 milionoj ĝis malpli ol 50 mil. |