La 12-an de junio, direktoro de leĝsistema oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro Cao Kangtai esprimis en Pekino, ke Ĉinio efike administros kaj aranĝos la monon kaj materialojn por rekonstrui la katastrofejon.
En gazetara konferenco, Cao Kangtai diris, ke la Rekonstruada Regularo post Wenchuan-tertremo difinas, ke oni devas garantii publikecon kaj travideblecon de la uzado de mono kaj materialoj en la rekonstruado. |