Kontinua pluvego en iuj lokoj pli furiozigas kot-rokan fluon kaj aliajn sekundarajn katastrofojn el tertremo. En la gubernio Wenchuan, kiu sin trovas en la tertrema centro de la ĉina provinco Sichuan, oni aktive faras urĝan aranĝon por grandskale translokigi loĝantojn, kaj parto de plagitoj jam transloĝiĝis.
Laŭ statistiko, ĝis la 16-a horo kaj 59 minutoj de la 11-a de junio, en la tertreme plagita regiono okazis la post-tertremo je pli ol 11 600 fojoj, tio kaŭzas kontinuan eksplodon de montaj rokoj, kot-rokan fluon kaj disfalon de domoj. |