La 17-an de junio, ĉina ministro pri sano Chen Zhu esprimis, ke vunditoj pro la tertremo en la ĉina provinco Sichuan estas bone kuracataj kaj grandskala urĝa kuracado en plagitaj lokoj baze finiĝis.
En tutlanda laborkunveno en Pekino, Chen Zhu diris, ke ĝis nun, jam 79 008 vunditoj resaniĝis kaj elhospitaliĝis, en la nunaj 14 094 vunditoj en hospitaloj, plej multaj estas stabilaj en la sanstato, kaj iuj jam konformas al normo de elhospitaliĝo. |