china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sportistoj de Usono aktive preparas sin por Pekinaj Olimpikoj(foto)
(GMT+08:00) 2008-07-15 16:03:25

Shawn Johson

    Sekvante alproksimiĝon de Pekinaj Olimpikoj, elektado de sportistoj de Usono por ĉeesti al la Olimpikoj preskaŭ finiĝas. La jam elektitaj sportistoj de usona sporta delegacio esprimis, ke ili estas ege ĝojaj por partopreni en Pekinaj Olimpikoj kaj esperas krei elstaran atingon. Samtempe, ili aktive faras preparadon.

Shawn Johson estas unu el la du jam elektitaj sportistoj de usona gimnastika teamo, nomlisto de aliaj 4 sportistoj estos publikigota en la 20-a de julio. En la jaro 2007, la 16-jaraĝa Shawn Johson unuafoje reprezentis Usonon partopreni en la Tutmonda Gimnastika Ĉampionado, ŝi ne nur akiris orajn metalojn de virina ĉiu-flanka ludo de gimnastiko kaj virina libera gimnastiko, sed ankaŭ faris multon por helpi usonan virinan teamon akiri grupan ĉampionecon kaj ludis gravan rolon en la teamo. Qiao Liang kaj lia edzino Zhuang Liwen el Pekino ambaŭ estas trejnistoj de Shawn Johson, kaj speciale Qiao Liang, kiu estis elektita kiel membro de ĉina ŝtata gimnastika teamo en 1989, havis tre elstaran atingon. Tamen post du jaroj, la 23-jaraĝa Qiao Liang devis retiriĝi pro vundiĝo. Ne partopreni en Olimpikoj estas la plej granda bedaŭro en lia sporta vivo. Do, Shawn Johson diris, ke ŝi esperas, ke ŝi faros bone en la Pekinaj Olimpikoj por daŭrigi la olimpikan sonĝon de sia trejnisto.

(sono 1)

"Mi jam estis elektita en la delegacia teamo, do, mi sentis, ke miaj antaŭaj klopodo kaj malfacilo estis ege valoraj. Tio estas la unua realiĝo de mia sonĝo sur la vojo al la Pekinaj Olimpikoj. Mi estis trejnita de miaj trejnistoj, mi ne povas havi la hodiaŭan atingon sen ili. Ili donis al mi grandan subtenon kaj estas miaj aliaj gepatroj. Do, mi esperas gajni honoron por ili."

En la finalo de virina ĉiu-flanka ludo de gimnastiko de la Atenaj Olimpikoj en 2004, la tiama 16-jaraĝa Carly Patterson el Usono akiris ĉampionecon. Tio ne nur igis la usonan gimnastikan teamon enmanigi ĉiujn orajn medalojn de vira kaj virina ĉiu-flankaj ludoj de gimnastiko, sed ankaŭ multe plialtigis la atentadon de gimnastiko en Usono. Shawn Johson diris, ke ŝia plej granda revo en la kuranta jaro estas fariĝi la tria ĉiampiono de la virina ĉiu-flanka ludo de gimnastiko en usona historio post Mary Lou Retton en Los-Anĝelesaj Olimpikoj en 1984 kaj Carly Patterson en Atenaj Olimpikoj en 2004.

Michael Phelps

Gimnastiko, kurado kaj ĵetado, ludoj de pilkoj, kaj naĝado de Usono havas grandan kapablon akiri ormedalojn. Speciale, la fama usona naĝa sportisto Michael Phelps estas rigardata kiel la plej elstara sportisto pri naĝo en la mondo. En la jaro 2001, la 15-jaraĝa Michael Phelps rompis la mondan rekordon de vira 200-metra papilia naĝmaniero kaj fariĝis la plej juna tenanto de monda rekordo. En la jaro 2004, dum la Atenaj Olimpikoj, li akiris 8 medalojn, inter kiuj 6 estis oraj medaloj. Per elstaraj atingoj, en la jaroj 2003, 2004 kaj 2006 li estis elektita kiel la jara plej elstara vira naĝisto de la mondo. Krome, Michael Phelps ankaŭ kelkfoje vizitis Ĉinion, li diris, ke afablo kaj gastamo de ĉinaj popolanoj donis al li profundan impreson.

(sono 2)

"Mi memoras, ke kiam mi unuafoje aperis en la flughaveno, la homoj, kiuj bonvenigis min korĉis floran girlandon ĉirkaŭ mian kolon. Ili estis emociplenaj. Mi kredas, ke Pekinaj Olimpikoj certe estos elstaraj olimpikoj. Por mi estas granda honoro fari konkuron kun ĉinaj kaj tutmondaj plej bonaj sportistoj. Tio estas ege grava sporta evento, estas la plej granda scenejo de sportistoj, mi aktive min preparas."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040